Eksinstruisto Mezlerneja

de Sylvan Zaft

 

Emeritiĝo feliĉega


Dum triono de jarcento mi laboris kiel mezlerneja instruisto en la usona urbo Detrojto en la ŝtato Miŝigano. Mi emeritiĝis la unuan de julio, 1992, la saman tagon kiam mi ekhavis kvindek sep jarojn. Mi feliĉegis pri tio.


Ne plu mi ĉeestu tedegajn stabkunvenojn. Ne plu mi skribu, disdonu kaj korektu ekzamenojn. Ne plu mi registru la ĉeeston kaj la neĉeeston de studantoj. Ne plu mi aŭtomobilu kvardek kvar kilometrojn ĉiulabortage al la laborloko. Fakte, ne plu ekzistas labortagoj por mi!


Je la unua de julio, 1992 komenciĝis tre feliĉa vivetapo mia. Pro nelaborado oni pagos al mi! Ekde tiu tago, ekde tiu mirinda monato, ŝajnmagie ĉiumonate aperas en mia konto ĉe la Instruista Kreditunuiĝo ŝufiĉe da mono por vere ĝui vivon.


Ŝuldojn mi ne havas. Facile mi povas pagi por ĉio, kion mi bezonas. Kvankam mi certe ne estas riĉulo, samcerte malriĉulo mi ne estas. Ĉiutage mi decidu pri tio, kion mi faros. Mi povas, mi rajtas krei miajn tagojn.


Iujn monatojn pli frue mia samfakano Bob Smith decidis emeritiĝi. Post kiam li faris tiun decidon li penis konvinki aliajn fari same. Al mi Bob diris, “Sylvan, nun vi devas emeritiĝi. La venontaj kvin jaroj povos esti la plej bonaj jaroj de la resto de via viv’. Ĉu vi pasigos tiujn jarojn ĉi tie?”


Mi protestis. Mi klarigis ke la pensia enspezo ne sufiĉos por miaj bezonoj. Post pluaj kvin jaroj en 1997 mi povos aldoni al la pensia enspezo enspezon soci-asekurecan. Kun tiuj du monfontoj mi povos emeritiĝi kontente.


Ridetante Bob informis min ke la Miŝigana emeritiga sistemo por lernejaj stabanoj havas specialan planon por tiaj kiaj mi. Dum la unuaj kvin jaroj de mia emeritiĝo la sistemo pagos al mi pligrandan pension. Poste la sistemo ege malpligrandigos mian pension sed tiam mi povos havigi al mi la mankantan sumon per enspezo de socia asekureco. La tuta sumo kiun mi ricevos ne ŝanĝiĝos.


Mi kontrolis tion, kion Bob diris. Mi telefonis al la emeritiga sistemo. Oni informis min ke li tute pravis.


Kun la informo kiun mi ricevis, mi iom matematikumis. Se mi emeritiĝos, mia malneta enspezo malpliiĝos je 35%. Tamen, mi ne plu pagos por multe:


  1. 1.Mi ne pagos por socia asekureco.

  2. 2.Mi ne pagos sindikatan kotizon.

  3. 3.Mi ne pagos enspezimposton por Detrojto. (Ĉar mi ne loĝas en la urbo kaj mi ne laboros en Detrojto mi ne pagos imposton tiuurban.)

  4. 4.Mi ne pagos enspezimposton por Miŝigano. (Miŝigano ne impostas pensiojn. Emeritoj kiuj abundas voĉdonas altelcente. La leĝdonantoj neniam aŭdacus imposti pensiojn kolerigante tiujn multajn voĉdonantojn.)

  5. 5.Pro tio, ke mi enspezos malpli da dolaroj malnete, mi pagos multe malpli da imposto al la Usona Trezorejo.


Sume, kvankam mia malneta enspezo estos nur 65% de mia laborenspezo, mia neta enspezo estos 85%. Tiu 85% de mia nuna enspezo ja sufiĉos por miaj bezonoj.


Mi perdos nur 15% de miaj envenantaj dolaroj. Konraŭ tio, mi gajnos ĉiujare preskaŭ du mil horojn libertempajn.


Mi ne povos nei tiun mir-oferton!


– – – – –


Bob decidis translokiĝi al kantono en norda Miŝigano. Kiam li laboris li loĝis en Hamtramck, urbo enklava de Detrojto. Kvankam dum multaj jaroj li ege ĝuis vivi tie, li ekkonsciis ke vivi en tia urbo povos esti danĝera por malplijuniĝanto kiel li. Li decidis translokiĝi al pli sekura loko. Tamen, se li translokiĝus al iu sekura apudurbo de Detrojto li devus pagi tiom por sia nova domo ke liaj ŝparaĵoj preskaŭ neniiĝus.


Pro tio li decidis aĉeti domon tie, kie la kosto de domo estas malalta. Li aĉetis kontentigan domon sur kvin hektaroj da tero, plejparte arbara. La nova hejmo situis du kilometrojn sude de vilaĝo de mil homoj. Mi vizitis lin. Nun, dum post ol dek ses jaroj mi vizitas lin en tiu domo kelkfoje ĉiujare.


La unuan fojon kiam mi vizitis lin, ni babilis pri la plezuroj emeritaj. Unu matenon ridante mi diris, “Se mi ankoraŭ laborus, mi nun instruus mian trian klason de la instrutago!” Mi aldonis, “Mia vivo nun estas kiel eterna ferio!”


“Ne precize eterne,” li ridetis.


Bob pravis. Iam tiu plezurplena etapo de mia vivo finiĝos. Eble mi suferos pro terura malsano. Certe, iam mi mortos.


Malgraŭ tio, dume mi ege ĝuas mian emeritan vivon.